Kio estas Lingvistik'
Lingvistik' (ISSN 1986-4450) estas internacia revuo pri lingvoscienco, fondita en 2011 de aro da fakuloj de malsama deveno, danke al la apogo de la Internacia Universitato de Karlovo (Bulgarujo). La revuo aperas enrete ĉiujare, gastigante lingvistikajn artikolojn verkitajn en ajna lingvo de la mondo, sed nepre akompanatajn de traduko - minimume de ilia resumo - al Esperanto, la plej disvastiĝinta planlingvo, kreita en 1887 por la internacia kaj pacema komunikado inter la diversaj popoloj.
Scienca komitato kaj redaktistoj
Peto pri artikoloj Lingvistik' 3 (2018)
(limdato: 31-12-2017)