La nuntempa stato de altaja subdialekto de la ukraina lingvo
Mihail Korotkov
Retadreso: [email protected]
Biografio: En 1972 mi finis Politeknikan Universitaton Tomsk (Ruslando). Post tio mi laboris kiel fizika kaj konstrua inĝeniero, tradukisto, interpretisto, lingva instruisto (14 laboraj lingvoj). Mi havas publikigitajn artikolojn kaj librojn, laboris kaj laboras en beletro kaj publicado.
Resumo: Estas priskribitaj fonetiko, morfologio (morfologiajn transformojn kompare al la literatura ukraina lingvo havas preskaŭ ĉiuj gramatikaj vortklasoj), sintakso kaj leksiko. La plej interesa estas la leksiko de la subdialekto, ĉar ĝi en multo estas originala, enhavas vortojn, kiuj forestas kaj en la rusa (sub interfero de kiu la subdialekto ekzistas jam pli ol cent jarojn), kaj en la literatura ukraina, tiuj vortoj estas propraj nur al la subdialekto mem. La aŭtoro kolektis laŭeble plenan vortaron de la subdialekto, kiu enhavas proksimume 8 000 vortojn kun ekzemploj de frazoj, sed la vortaro mem certe iras pretere de ĉi tiu artikolo. Informoj pri la leksiko estas donitaj, je kiom tion ebligas la amplekso de revua artikolo.
Historio kaj geografio
Parolantoj de tiu subdialekto loĝas en altaja regiono de Ruslando. La regiono troviĝas je proksimume 3000 km oriente de Ukrainio. Tiu loĝantaro estas posteuloj de ukrainaj transloĝantoj, kiuj venis ĉi tien en la 19-a j.c. por ricevi teron por agrikulturo. La transloĝantoj estis kamparanoj, kiuj scipovis nek skribi, nek legi, do ili alportis kun si nur parolan lingvaĵon. Kelkaj el ili fondis novajn vilaĝojn, aliaj loĝis en rusaj vilaĝoj, sed restis ukrainoj. Ili havis rilatojn ene de sia socio, sed kontaktoj kun la historia patrolando estis perditaj.
La aŭtoro de tiu ĉi artikolo ĝis sia 19-jara aĝo vivis inter ukrainoj de Altaja regiono kaj parolis mem la subdialekton, pri kiu temas sube. Post tio, dum 45 jaroj la aŭtoro ofte vizitis tiun regionon kaj povis observi, kiel la subdialekto iom post iom aliiĝas, akirante trajtojn de la rusa lingvo. Tiu evoluo estas interesa, sed ĝi estas objekto de aparta grandskala studo. En tiu artikolo estas priskribita nur la nuna stato de la subdialekto, kiu rapide malaperas, ĉar novaj generacioj de ĉi-lokaj ukrainoj parolas precipe ruse.
Pri la praktika transskribo elektita por la artikolo
Por la artikolo estas elektita transskribo, kiu minimume malsimilas de la tradicia ukraina ortografio. La skribo malsimilas, kiam malsimilas la prononco (kiel estos priskribite sube). Tia skribo sufiĉe ĝuste respegulas la prononcon. Sed skribi хліп anstataŭ хліб (pano) kaj виспацця anstataŭ виспаться (satdormi) kaŭzus nur nebezonatan miskomprenon. Kaj pro tio, ke tiu ĉi artikolo estas ne fonetika, sed pli precize morfologia kaj leksika studo de la subdialekto, uzi fonetikan transskribon ne estas necese. Krome, iu transskribo [bо ́jac̄ʼa], ne respegulas la strukturon de la vorto, kaj en la skribo бояться (timi) tio bone videblas.
(Noto: Vortoj post la signo * ekzistas nur en la literatura lingvo kaj ne ekzistas en la subdialekto.)
Gramatikaj specifikecoj
Fonetiko
Pro tio, ke la altaja subdialekto formiĝis surbaze de la stepa dialekto, kaj la stepa dialekto distingiĝas de la literatura lingvo malpli ol aliaj dialektoj, do kaj ĝia vokalismo kaj ĝia konsonantismo estis iam proksimaj al la literatura lingvo. Sed aliflanke, la subdialekto jam pli ol 100 jarojn ekzistas sub influo de la rusa lingvo.
En la sfero de la vokalismo okazis la sekvantaj ŝanĝoj. La vokalo [и] laŭ sia artikulacio plene transformiĝis je la rusa [ы]. La vokalo [е] en senakcenta pozicio estas prononcata ankaŭ kiel [ы]: гливкій (ne plene bakita), заклипать (niti) aŭ kiel [і]: ангіл (anĝelo), бінзін (benzino). Sed estas du esceptoj: komence de vorto kaj fine de vorto. En la fino de vorto, «е» ĉiam prononcatas kiel [е], ekz.: море (maro), горе (malfeliĉo), kaj en la komenco de vorto la prononco dependas de konkreta parolanto: ескаватор (dragmaŝino) aŭ іскаватор (la lasta prononco ja aŭdeblas pli ofte).
En multaj vortoj sub influo de la rusa lingvo «и» transformiĝis je і, kaj «е» je є: апітіт (apetito), аптєка (apoteko), елєктрік (elektristo), дірєктор (direktoro).
La alternado і – о ankoraŭ ekzistas, sed iom post iom tiaj vortoj emas malmultiĝi. Ekz., він (li), мій (mia) alie ne sonas, sed anstataŭ кінь (ĉevalo), ніч (nokto) oni povas aŭdi конь, ноч; sed сноп (garbo), боль (doloro), ножка (gambeto), ноччю (nokte), бок (flanko) estas prononcataj nur kun о. Malpli ofte malaperas чергування і – е: піч (forno) – печі (fornoj), матір (patrino) – матиря (patrinoj) (en la lasta vorto la estinta [е] transiris je [ы]).
En la sfero de konsonantoj ŝanĝoj estas pli multnombraj. Krom la ekstreme maloftaj sonoj: la ĉiam malmola [ґ] kaj ĉiam mola [дж’], kaj ankaŭ la ĉiam molaj [ч’] kaj [щ’] (sub influo de la rusa) ĉiuj aliaj konsonantoj povas esti kaj malmolaj kaj molaj: був (li estis) kaj білий (blanka), вона (ŝi) kaj він (li), жила (tendeno) kaj жінка (virino), широкій (larĝa) kaj мыші (musoj), церква (preĝejo) kaj хлопиць (knabo) ktp. La konsonanto [щ’] ne distingiĝas de la rusa. La prononco «щ» kiel [ш’ч’] estas akceptata kiel arkaika, ekz., eblas aŭdi [щ’іпц’і] (tenajlo) kaj [ш’ч’іпц’і]. La lasta prononco sonas arkaike.
En la subdialekto, la kombinoj «ги», «ки», «хи» transformiĝis je гі, кі, хі kun molaj konsonantoj: гіря (pezilo), гіркій (maldolĉa), хітаться (balanciĝi).
La labialoj akiris molecon, kiun ili antaŭe ne havis. Nun malofte sonas вʼязать (konekti) kaj пʼять (kvin), tiun prononcon preskaŭ tute forigis la nova: вязать, пять. Same la estinta prononco мнясо (viando), мняч (pilko) transformiĝis (ofte, sed ne ĉiam) je мясо, мяч.
Jam sufiĉe ofte ne okazas la dua palatalizo. Egale ofte eblas aŭdi на беризі (sur bordo) kaj на биригу, в руці (en mano) kaj в рукі, у вусі (en orelo) kaj в ухі.
En kelkaj vortoj malaperis la alstarigitaj konsonantoj в kaj г : уси (lipharoj), огонь (fajro), оріх (nukso), sed: гострий (akra), він (li), вона (ŝi), вони (ili).
La konsonanto «р» en la fino de vorto estas ĉiam mola, kiel tio estis en la stepa dialekto: косарь (falĉisto), сахарь (sukero), вихорь (ciklono), лікарь (kuracisto). Ĉiuj voĉaj konsonantoj en la fino de vorto kaj antaŭ senvoĉaj, kiel en la rusa, prononcatas senvoĉe: дід [д’іт] (avo), мороз [морос] (frosto), хліб [хл’іп] (pano), гараж [гараш] (garaĝo), скібка [ск’іпка] (tranĉaĵo), krom «в», kiu ne senvoĉiĝas ĝis [ф], sed sonas kiels nesilaba «у»: був (li estis), вовк (lupo), штовхать (puŝi).
Morfologio
Ekzistas distingoj de la literatura lingvo ankaŭ en morfologio, kelkaj ekzistis ankoraŭ en la stepa dialekto, aliaj aperis pro diseco de Ukrainio, sub influo de la rusa lingvo.
La substantivo havas la sekvantajn aliiĝojn:
1) Malaperis la vokativo, ĝin anstataŭigas la nominativo.
2) En la 1-a deklino anstataŭ la finaĵoj -ою, -ею de la instrumentalo pli ofte aperas la finaĵo -ой: систрой (per fratino), пісньой (per kanto).
3) En la 2-a deklino en la dativo kaj en la lokativo la finaĵoj -ові, -еві preskaŭ plene malaperis: брату (al frato), на брату (sur frato), ножу (al tranĉilo), на ножі (sur tranĉilo).
4) La vira genitivo pli malofte havas la finaĵon -у, ekz.: асфальта (de asfalto), ячміня (de hordeo), сада (de ĝardeno), клуба (de klubo), (la finaĵo -у en tiuj vortoj sonas arkaike).
5) Formoj de la akuzativo de singulara vira vorto de la tipo: взяв ножа (li prenis tranĉilon), написав листа (li skribis leteron) malaperis: ekzistas nur formoj kun la nul-finaĵo.
6) Formoj de la akuzativo зимлею (per tero), конем (per ĉevalo), пличем (per ŝultro) ankoraŭ uzatas, sed sonas kiel arkaikaj. Novaj formoj estas: зимльой, коньом, пличом.
7) La finaĵoj de singularaj viraj vortoj -и, -і transformiĝis je -а, -я, kaj en kelkaj vortoj ankaŭ male, la finaĵoj alproksimiĝis al la rusa lingvo: учітиля (instruistoj), рукава (manikoj), уси (lipharoj).
8) En la akuzativo de pluralo malaperis la formoj: *бачу воли, корови, вівці (mi vidas bovojn, bovinojn, ŝafinojn), restis nur la formoj: бачу волів, коров, овець.
Aliiĝoj de adjektivoj:
1) En la literatura lingvo adjektivoj povas esti de unu el du grupoj: molaj (синій (blua), крайній (lima) kaj malmolaj (блискучий (brila), високий (alta). En la subdialekto la du lastaj kaj similaj al ili ŝanĝis -ий je –ій, sed ne iĝis la mola grupo: блискучій – блискучого (de brila) – блискучому (al brila), високій – високого (de alta) – високому (al alta).
2) Adjektivoj viraj kaj neŭtraj en la lokativo havas la finaĵojn -ім: на високім (sur alta), на синім (sur blua) kaj -ому: на високому, синьому. La finaĵo -ому aperas multe pli ofte.
3) En la ina genitivo apud la finaĵo -ої estas la finaĵo -ой: високой (de alta), синьой (de blua).
4) En la superlativo antaŭ la prefikso най- ne aperas la partetoj як- kaj що-, nur: найсильніший (plej forta), найвищій (plej alta). Analitikajn formojn de gradoj de komparo adjektivoj ne havas.
5) Por formado de adjektivoj estas uzataj ne ĉiuj sufiksoj kaj prefiksoj de la literatura lingvo.
Gramatikaj formoj de numeraloj en la subdialekto kaj en la literatura lingvo malsimilas nemulte. Eblas rimarkigi nur negrandajn aliiĝojn: kelkaj numeraloj havas iom alian fonetikan aspekton, la numeraloj одинадцять (11) kaj чітирнадцять (14) havas akcentojn kiel en la rusa, forestas plimalgrandigaj formoj: *двійко (duopo), *трійко (triopo), *двоєчко (duopo), *троєчко (triopo).
Kelkaj pronomoj nemulte aliigis sian fonetikan aspekton, sed pli interesaj estas aliaj ŝanĝoj. La atributivaj pronomoj жодний (neniu) kaj інший (alia) ne ekzistas. Ilin anstataŭis la vortoj ниодин, ниякій kaj другій (la lasta vorto povas signifi kaj *другий (dua), kaj *інший (alia)). Inter la nedifinitaj ne ekzistas pronomoj kun la prepozitivaj prefiksoj де-, будь-, казна-, malofte uzatas pronomoj kun la parteto аби-. Хтось (iu), чійсь (ies), якійсь (ia) estas ofte uzataj, sed anstataŭ ili sufiĉe ofte sonas хто-то, чій-то, якій-то kaj eĉ хтось-то, чійсь-то, якійсь-то. (La lastaj estas intermiksaĵo de la ukraina kaj de la rusa morfologioj.)
Ekzistas la formoj тобі (al ci), собі (al si), sed same ofte uzatas тибі, сибі. (La lastaj estas pli proksimaj al la konformaj rusaj.)
La personaj pronomoj de la 3-a persono en la instrumentalo kun prepozicio povas havi н- kaj povas ne havi: з ним – з їм (kun li), з ними – з їми (kun ili), sed sen prepozicio ili havas nur la formojn: їм, їми. Kaj en la genitivo, la akuzativo kaj la lokativo post prepozicioj ili ne havas н-: од його (de li), про його (pri li), на йому (sur li).
Verboj ankaŭ estas malsamaj ol en la literatura lingvo.
1) La 1-a persono de la pluralo havas 2 variantojn: робимо kaj робим (ni laboras), знаїмо kaj знаїм (ni scias). La verboj їсти (manĝi) kaj дать (doni) havas nur la formojn їмо kaj дамо.
2) Ne ekzistas la unua persono de la imperativo plurala, anstataŭ *робімо (ni faru) estas uzata давайте робить.
3) La infinitivo havas nur la finaĵon –ть: чуть (aŭdi), писать (skribi) (krom la verbo їсти (manĝi) kaj verboj kun la akcentata -ти: пикти (baki), нисти (porti), пасти (paŝti). La refleksiva sufikso –ся havas ĉi tiun formon nur post konsonantoj, post vokaloj ĝi havas la formon -сь: миюсь (mi lavas min), миються (ili lavas sin).
4) La 3-a persono de la 2-a konjugacio havas la finaĵon –e (kiam la finaĵo estas neakcentata): робе (li laboras), ходе (li iradas).
5) El participoj estas uzataj nur pasivaj de is-tempo: побитий (batita), написаний (skribita). Ĉiuj aliaj arkaikiĝis kaj estas uzataj tre malofte.
6) Same malofte estas uzataj gerundioj.
Adjektivojn laŭ grado de ŝanĝoj oni povas dividi je la jenaj grupoj:
1) Parto el ili malaperis aŭ aspektas alie: раптово→нежданно (neatendite), *навмисне→нарошна (intence), *надмірно→дужеж уже (tro), *двічі→два рази (dufoje), *босоніж→босяка (nudpiede), *вгорі→ввирху (supre), *вночі→ноччю (nokte), *вранці→утром (matene), *щодня→кажин день (ĉiutage).
2) Negranda parto ekzistas kiel paroj de sinonimoj “arkaismo-neologismo”: швидко – бистро (rapide), разом – вмісті (kune), добре – харашо (bone), увечірі – вечіром (vespere), пішкі – пішком (piede).
3) Kelkaj ŝanĝis sian fonetikan aspekton: сьодня (hodiaŭ), навстойкі (starante), совсíм (tute), потóм (poste).
4) Granda parto ne ŝanĝiĝis aŭ preskaŭ ne ŝanĝiĝis: внизу (sube), вчора (hieraŭ), вдвоє (duoble), втроє (trioble), високо (alte), по-новому (laŭnove), по-моєму (laŭ mia opinio), мовчкі (silente), бігом (kure), слідом (tuj post), додому (hejmen), вручну (permane), нехотя (kontraŭvole), туди (tien), сюди (ĉi tien), весело (gaje), гордо (fiere), низько (malalte), давно (delonge), по-братському (frate), по-вовчому (lupe), заново (denove), заввишкі (kun alteco de).
Sintakso
Ankaŭ por la sintakso estas karaktera perdo de kelkaj trajtoj de la literatura lingvo kaj alproksimiĝo al la rusa.
1) Ofte distingiĝas regado de verboj kaj estas uzataj aliaj prepozicioj: пішов у школу (li iris en lernejon); боліть грипом (malsani je gripo); у три часа (je la tria horo); берись за роботу (komencu laboron); по такому плану (laŭ tia plano); одвизи на мелницю (forveturigu en muelejon); лучче (за) всих (plej bone el ĉiuj).
2) La numeraloj 2, 3, 4 pli ofte kuniĝas kun la genitivo de la singularo ol kun la nominativo de la pluralo: два рубля – два рублі (du rubloj), три барана – три барани (tri virŝafoj), чітирі парубка – чітирі парубкі (kvar junuloj).
3) La formo є (estas) de la verbo буть (esti) kiel ligaĵo inter subjekto kaj predikato ne estas uzata: Вони не рідня (Ili ne estas parencoj).
4) Forestas senpersonaj propozicioj kun la verbaj formoj, havantaj la finaĵojn -но, -то kaj kun rekta komplemento; anstataŭ *роботу зроблено estas dirata робота зроблена (la laboro estas farita).
5) Tre limigita estas la uzo de kompleksaj frazoj.
Specifikecoj de la leksiko de la altaja subdialekto
Kolektita fare de la aŭtoro plena vortaro de la subdialekto havas proksimume 8 000 vortojn. Kompreneble, la subdialekto, kiu priservas nur la ĉiutagan sferon ne povas laŭ kvanto de leksikaj unuoj eĉ alproksimiĝi al la literatura lingvo. En la subdialekto forestas kompletaj tavoloj de leksiko. En ĝi plene forestas la scienca terminaro, la teknika terminaro ne ligita kun la agrikulturo, forestas nomoj de plantoj, fiŝoj, birdoj, insektoj, kun kiuj homoj ne renkontiĝis en la ĉiutaga vivo. Je kiom ukrainoj en Siberio ne havis lernejojn, literaturon, librojn, gazetojn en la patrolingvo, estis perdita la tuta leksiko de la arteca esprimpleno: poeziaj vortoj, epitetoj, sinonimoj kaj ankaŭ la soci-politika leksiko.
Sed 8 000 vortoj por lingvo pure ĉiutageca estas tamen nemalmulte.
La altaja subdialekto, kiel oni povas konkludi el ĝia gramatiko, apartenas al la stepa dialekto de la ukraina lingvo. Parolantoj de tiu dialekto transloĝiĝis en Altajon en la dua duono de la 19-a j.c., kaj post tiam ne havis kun Ukrainio iajn kulturajn kontaktojn. Oni povas supozi (nur supozi, ĉar iaj skribaj dokumentoj forestas, la subdialekto ĉiam havis nur parolan formon), ke en la momento de la transloĝiĝo la subdialekto neniel distingiĝis de la stepa dialekto, kiu ĝis nun ekzistas en Ukrainio. Post tiu tempo la subdialekto evoluiĝis sub konstanta influo de la rusa lingvo. La aŭtoro de tiu ĉi artikolo, parolanto de la subdialekto, observis ĝiajn ŝanĝojn dum preskaŭ 50 jaroj. Eĉ dum tiu periodo la subdialekto signife aliiĝis: ĝi perdis rimarkeblan kvanton da ukrainaj trajtoj kaj samtempe akiris rusajn.
La tutan leksikon de la subdialekto, kiu distingiĝas de la literatura leksiko, oni povas dividi je kelkaj grupoj.
1) Granda parto de la ukraina leksiko plene malaperis, ĝin forigis egalsignifaj rusaj vortoj, ofte havantaj fonetikaj ŝanĝoj (en la liva kolono estas literaturaj vortoj, en la dekstra subdialektaj):
*агрус – крижовник (groso)
*бебехи – манаткі (havaĵo)
*багаття – костьор (lignofajro)
*барва – окраска (koloro)
*барити – задержувать (haltigi)
*блакитний – голубий (ĉielblua)
*будувати – строїть (konstrui)
*боязкий – трусливий (timema)
*блискавиця – молнія (fulmo)
*віконниця – ставня (ŝutro)
*рушниця – ружжо (fusilo)
*майже – пошти (preskaŭ)
*росіянин – руській (ruso)
*цукор – сахарь (sukero)
*весілля – свадьба (edziĝa festeno)
*кравець – портний (tajloro)
*крок – шаг (paŝo)
*лагідний – бізобідний (neofenda)
*навіть – даже (eĉ)
*час – время (tempo)
*година – час (horo)
2) Realaĵoj, kiuj ne ekzistis en la 19-a j.c. Kompreneble, tiuj vortoj venis en la subdialekton en rusa formo:
*кришталь – хрусталь (kvarcvitro)
*килим – ковьор (tapiŝo)
*літак – самольот (aeroplano)
*водій – шóфір (ŝoforo)
3) Vortoj, kiuj formiĝis en la subdialekto mem el ukrainaj aŭ rusaj elementoj; ili ekzistas nek en la literetura lingvo nek en la rusa:
*дехто – кой-хто (iu)
*каченя – утиня (anasido)
*блазень – чудило (bufono)
помиї – бовтюхі (postlavaĵo)
*баньки – булькі (okulaĉoj)
одоробло – лякачка (timigilo)
4) Multaj vortoj iĝis arkaikaj, maloftaj kaj iom post iom malaperas, ilin forigas rusaj. Tiaj vortoj kiel: кудись (ien), зробить (fari), око (okulo), ніж (tranĉilo), скло (vitro), човин (boato), півинь (koko) estas ankoraŭ uzataj, sed pli ofte anstataŭ ili sonas konforme: куди-то, здєлать, глаз, нож, стікло, лодка, пітух. Kaj tute malofte sonas la vortoj: червоний (ruĝa), добрячій (bonega), цікавий (interesa), обговорювать (priparoli), обміліть (senakviĝi), огорожа (baraĵo).
5) Plisimpliĝis grupoj de sinonimoj. Ekz., restis nur vortoj: галстук (kravato), зонтик (ombrelo), корзина (korbo), різать (tranĉi), льод (glacio), обстановка (mebloj), момент (momento), налякать (timigi), kaj respondaj sinonimoj *краватка, *парасолька, *кошик, *краяти, *крига, *меблі, *мить, *настрахати delonge malaperis.
6) Estas negranda grupo da vortoj, en kiuj okazis ioma aliiĝo de signifo. Ekz., la vorto долівка signifis teran plankon en ukrainaj dometoj, ligna planko en modernaj domoj nomiĝas піл aŭ пол. La vorto цегла signifis memfaritan nekalcinitan brikon, kalcinita briko nomiĝas кірпич. La vorto місяць signifas “30 tagoj” kaj “nokta astro”, kaj la Luno nomiĝas Луна, kaj la vorton луна – “eĥo”, oni povas konsideri arkaika.
7) Pro foresto de literaturo kaj gazetaro la subdialekto perdis multajn esprimilojn. Estas tre malmulte da abstraktaj nocioj, forestas, ekz., tiaj vortoj kiel: *краса (beleco), *зір (rigardo), *обмін (interŝanĝo), *зітхання (ekspiro), *подув (blovo), *швидкість (rapideco) ktp. Ofte perdiĝas eĉ diversaj formoj de unu vorto, ekz., estas la verbo заклякнуть (rigidiĝi), sed la formo de neperfekta aspekto *клякнуть (ekzistanta en la literatura lingvo) ne ekzistas.
Konkludo
Kiel ni vidas, la interfero de la rusa lingvo agas la subdialekton negative: la subdialekto perdas sian leksikon, plisimpliĝas ties gramatiko, plimalgrandiĝas la eblecoj de esprimeco, la subdialekto iom post iom malaperas. Ŝajnas stranga la fenomeno: la rusa lingvo (en nia okazo) alportas kulturon kaj kleron, kaj samtempe mortigas alian, malgrandan lingvon. Sed en simila stato estis kaj estos preskaŭ ĉiuj malgrandaj, senskribaj lingvoj, dialektoj kaj subdialektoj. La fenomeno estas sufiĉe malgaja, sed neevitebla: ĉiujare malaperas dekoj da tiaj lingvoj.