La romaa lingvo kaj ĝia lovara dialekto
SZILVA Szabolcs
Universitato J.Kodolanyi de Szekésfehérvár (Hungarujo) - Universitato A.Mickiewicz de Poznań (Pollando)
Retadreso: [email protected]
Biografio: Studento pri turismo en la Universitato János Kodolanyi en la urbo Szekésfehérvár (Hungario) kaj studento pri interlingvistiko en la Universitato Adam Mickiewicz en la urbo Poznań (Pollando)
Se mi uzas la esprimon la lingvo romani, verŝajne ne multaj povas kun memfido deklari pri kio temas. Se mi aldonas la vorton lovara, eble pli multaj ekkonsciiĝos, ke temas pri la lingvo de la romaoj.
Mi volas komenci la artikolon klarigante la plej bazajn nociojn. La plej vaste uzata vorto koneksanta kun la temo estas la hungara vorto cigány (cigano), kiu plejverŝajne estas paŭso de la greka ατσιγανος (atsiganos) kun sud-slava pero. Kelkaj fontoj asertas, ke la praa vorto havis la signifon vagabondo[1], aŭ eksterulo dum aliaj skribas pri ne konata deveno[2].
Ni nomas ciganoj la nomadan popolon ekvagintan ĉ. inter la 15a kaj 20a jarcentoj al Okcidenta Eŭropo de sia prapatrujo, de la nuna Nord-Barato (tion pruvas la simileco de la nord-barataj lingvoj). Ili trairis la nunan teritoriojn de Irano, Nord-Afriko, Grekio kaj poste ĉiujn landojn de Eŭropo. De tiuj lokoj ekis elmigrado ĉefe pro la naziismo al Ameriko kaj Sud-Afriko[3]. Nuntempe la nombro de la ciganoj estas la plej granda en Usono, Brazilo, Hispanio, Rumanio, Turkio, Francio, Bulgario kaj sekve en Hungario[4].
Ne estas hazarde, ke ĝis nun mi uzis la vorton cigano anstataŭ romao. Oni ne miksu tiujn ĉi vortojn. Estas tiaj ciganaj popoloj, kiuj intence emfazas: ili ne estas romaoj, ili estas ciganoj. Tio eĉ ne estas mirige, ĉar en kelkaj iliaj lingvoj la vorto romao tute ne aperas, dum en lingvoj de aliaj ĝi estas kerna vorto. Tiel ekzemple en la romaa lingvo[5] la vorto rom (romao), signifas homo, viro (roma – romaaj homoj, romaaj viroj)[6].
En la sekva parto mi koncentriĝus je la ciganoj vivantaj en Hungario. Oni povas grupigi la hungarian ciganaron en tri erojn[7]:
1) La romhunaroj, kiuj alvenis al Hungario plej frue (en la 15a-16a jarcentoj), kaj ilia gepatra lingvo estas la hungara;
2) la vlaĥaj ciganoj, subgrupo de romaoj, kiuj alvenis de la 19a jarcento, kaj ilia gepatra lingvo estas la romaa;
3) kaj la beaŝoj, kiuj alvenis en la fino de la 19a jarcento kaj en la komenco de la 20a post longa rumania restado. Ilia lingvo estas arĥaika varianto de la rumana lingvo.
Kiel la titolo tion montras, mi ĉefe okupiĝos pri la dua subgrupo.
La romaa lingvo estas aparta lingvo de la lingvaro romaa-domara de la branĉo hind-irana de la lingvofamilio hind-eŭropa. Ekzistas pluraj lingvovariantoj, dialektoj. La kialo de ilia apero estas ja la menciita longdaŭra migrado. En la plej multaj lokoj kiujn la romaoj tramigris ankaŭ nuntempe troviĝas romaoj parolantaj la romaan. Indas mencii tri periodojn dum la evoluo de la lingvo, kiu ankaŭ iel donas ĝeneralan bildon pri la dialektoj:
Estas ankaŭ dialektoj, kiuj prefere estu menciitaj kiel piĝinoj aŭ kreoloj, aŭ pro tio, ĉar la malstabila vortotrezoro kaj la gramatiko tiom asimiliĝis al la aliaj lokaj lingvoj, ke partoj de komunaĵoj de la dialektoj de la romaa lingvo apenaŭ estas troveblaj, aŭ pro tio, ĉar eĉ la malstabila vortotrezoro ne ekzisas; la pruntoj ne formiĝas laŭ la reguloj de la romaa lingvo. Bona ekzemplo estas por tio la romaaro de la nuntempa Anglio.
La dialekto plej vaste uzata kaj konata en la nuntempa Hungario estas la lovara (vlaĥ-romaa lingvovarianto, nord-vlaĥ-romaa dialekto, lovara-romaa lingvo). Ni nepre ne lasu nin trompi kiam ie ajn ni ekvidas la esprimon lovara lingvo! Tio ne ekzitas! Ekzistas nur romaa lingvo kaj ĝia lovara dialekto!
La romaa kaj la beaŝa lingvoj en Hungario havas elstaran pozicion: En la Humana Fakultato de la Universitato de la urbo Pécs oni povas studi pri ambaŭ lingvoj kadre de la bulonja sistemo kaj en bakalaŭraj kaj en magistraj studoj. Tamen ne temas pri filologiaj, sed pri sociologiaj fakoj. La lernantoj pretiĝantaj por la matura ekzameno povas ekzameniĝi en ambaŭ lingvoj kaj en meza kaj en alta nivelo. Ekzistas ankaŭ lingvoekzamenoj pri ili en la Fremdlingva Kleriga Centro de la Universitato Eötvös Lóránd en Budapeŝto en tri niveloj laŭ la sistemo de la Eŭropa Referenc-kadro. La populareco de la romaa estas ja vere alta ĉi tie: en 2011 la lovara-romaa lingvoekzameno okupis la sesan lokon post la angla, germana, Esperanto, la franca kaj la itala laŭ la nombro de la kandidatoj. Tio dankeblas pro ĝia onidira facileco; la diplomiĝontoj ofte trovas sin antaŭ granda problemo: por povi havi la diplomon en Hungario kiun lingvon ili elektu, ĉu Esperanton aŭ ĉu la romaan[8]. Tamen, tio, ke malpli ol 29 procentoj de la kandidatoj trapasis sukcese la ekzamenon estas pripensige; 62 procentoj de la kandidatoj de angla-lingva ekzameno sukcese trapasis ĝin en la sama jaro.
Sed pro kio disvastiĝas tiu (mis)kredo, ke la lovara-romaa estas facila? En la sekva parto mi koncentriĝos je respondi tiun ĉi demandon kaj tiel prezenti la plej bazajn karakterizaĵojn de la romaa lingvo.
La skribo de la lovar-romaa lingvo estas fonetika. Por skribi ĝin estas uzata plej ofte ne la skribsistemo akceptita de la Internacia Romaa Unio[9], sed kreita en la 70-aj jaroj fare de László Szegő, hungara esploristo.
Nun mi prezentos tiun ĉi alfabeton kaj la sonsistemon de la lovar-romaa lingvo per la Internacia Fonatika Alfabeto (IPA):
a, b, c, ch /tʃ/, d, dy /dj/; /dʲ/; /ɟ/[10], e, f, g, h, x, i, j, k, kh /kʰ/, l, ly /lj/, /lʲ/, /ʎ/, m, n, ny /nj/; /nʲ/; /ɲ/, o, p, ph /pʰ/, r, s, sh /ʃ/, t, th /tʰ/, u, v, z, zh /ʒ/
La universala skribmaniero ŝanĝus la ĉi-supran alfabeton je la sekvaj aferoj: por la postalveoraj sonoj oni uzas haĉekon (č, š, ž), tiel oni restigus la literon h por montri la aspiracion (vidu la problemon, kiu povus ekesti se dialektoj en kiuj ekzistas la sono /tʃʰ/ volus uzi la alfabeton de Szegő), kaj oni signas la palatajn sonojn per aldono de j.
Ni ankaŭ povas rimarki, ke ĉi tiu alfabeto uzas samajn karaktrojn kiel la hungara por la samaj sonoj: ekz-e ty.
La skribo de ĉiuj romaaj dialektoj ankoraŭ ne estas universala. Ekzistas ankaŭ aliaj skribmanieroj ekz-e cirilalfabeta, sed ilin nun mi volas preterstudi.
La prononcon de la romaa la parolantoj de la hungara povas ne malfacile alproprigi, ĉar efektive ne estas tiom grandaj malsimilaĵoj inter la du lingvoj kiel ekz-e inter la hungara kaj la angla. La alproprigon de la aspiraciaj sonoj mi ankaŭ ne nomus malfacila, ĉar aldonante la simplan hungaran sonon h (glota, senvoĉa frikativo) ni ricevas prekaŭ tute ĝustan sonon. La ofta kontakto inter romaoj kaj hungaroj ankaŭ helpas la ellernon de aspiraciaj sonoj kaj krome ankaŭ en hungara dialekto ili aperas.
Ankaŭ dum la lernado de la vortoj ni povas rimarki similaĵojn, ja la lovara dialekto enhavas multege da hungaraj pruntoj: dyimecho (gyümölcs), feladato (feladat), vonato (vonat). Nur en kramposignoj mi aldonus la fakton ke en la hungara slango ankaŭ oftas roma-devenaj vortoj: dzsal (zhal), hóhányó (xoxamno), kéró (kher).
Ankaŭ kelkaj gramatikaĵoj povus certigi nin pri la facileco por hungarlingvanoj en la lovara-romaa.
La vortordo preskaŭ same realiĝas kiel en la hungara: unue pro la ekzisto de la akuzativa finaĵo en ambaŭ lingvoj, kaj due probable pro la signifa influo de la hungara lingvo al la lovara-romaa. Tiun duan mi kuraĝas aserti pro la fakto, ke la parolantoj de la romaa lingvo plej ofte uzas la vortordon de la surloke reganta lingvo.
El la gramatiko mi volus prezenti nur kelkajn ekzemplojn por konsciigi pri ĝia ebla (mal)facileco.
Samtipaj artikoloj estas uzataj kaj en la hungara kaj en la romaa: difinita kaj nedifinita.
Kiam oni uzas la personajn finaĵojn en verboj, oni povas forlasi la personajn pronomojn.
La uzo de nominativo post prepozicioj signife plifaciligas la lernadon de la lernantoj. Interese, ke en aliaj romaaj dialektoj, tio tute ne estas tiel. Denove temas pri la influo de la hungara.
La lovara-romaa lingvo uzas sufiĉe multajn kazojn kompare kun aliaj hind-eŭropaj lingvoj, nur dek kazojn malpli ol la hungara. Ekzistas ok kazoj en la lovara-romaa. Sed tion oni povas trakti ankaŭ kiel malplifaciligaĵon: la lovara-romaa enhavas du kazojn, kiujn la hungara ne konas: vokativon kaj genitivon.
Ni ankaŭ povas aserti, ke krom tiaj strukturoj kiuj ekzistas en la plej multo de la eŭropaj lingvoj tamen mankas el la hungara (ekz-e uzo de prepozicioj, ekzisto de pluraj pasintaj tensoj) ankaŭ povas longdaŭran pensadon kaŭzi tiuj ŝajnaj unikaĵoj kiel la tri-formeco de adjektivoj (tio elformiĝis ĉefe pro la jam klarigita esto de stabila kaj malstabila vortotrezoroj), la kunfandiĝo de artikoloj kun prepozicioj: pe + o vurdon → po vurdon (sur la ĉaro), la manko de infinitivo, aŭ la ekzisto de konjunktivo.
Do, tio kion ni ĉiukaze povas aserti: La ciganoj devenas de la sama prapatrujo kun komuna lingvo. Ne ekzistas lingvo cigana, nur beaŝa aŭ romaa, nepre ne validas la nomo lovara lingvo. La lovara-romaa lingvo tiom proksimas la beaŝan, kiom la ukraina la islandan. Eĉ se laŭ la unua rigardo tiu ĉi lingvo ŝajnas esti facila ekz-e por hungarlingvanoj, ni ne forgesu, ke, kiel ni ja povas vidi en mia antaŭa priskribo, ni ja renkontos por ni ne-konatajn aferojn. La lasta resumindaĵo koncernas la lingvolernantojn: Kiel ĉiun lingvon ankaŭ tiun ĉi oni devas lerni por alproprigo!
Bibliografio
Arató, M. (2012): Recenzió PALLA Ágnes: A magyar és a cigány nyelv kölcsönhatásának vizsgálata c. szakdolgozatáról /Recenzo pri: PALLA Ágnes: Esploro de la interinfluoj de la hungara kaj la romaa/, Budapest
Choli Daróczi, J. (2002): Zhanes romanes? Cigány nyelvkönyv. (2. jav. kiad.) /Zhanes romanes? Romaa lernolibro/ ; Hátrányos Helyzetű Fiatalok Életmód és Szabadidő Szövetsége: Budapest
Czuczor, G., Fogarasi J. (1862–74). A magyar nyelv szótára 1–6. /La vortaro de la hungara lingvo 1-6/; Pest.
Hands, C. (2011): Dialect classification: a study of Romani numerals. Student essay, University of Manchester. Letöltve: 2012-05-22 http://romani.humanities.manchester.ac.uk
Hodge, N. (2011): Romani Orthographies. Student essay, University of Manchester; Elŝutite: 2012-05-22 http://romani.humanities.manchester.ac.uk
Forray R. K. (szerk.) (2006): Ismeretek a romológia alapképzési szakhoz /Konoj por la bakalaŭra fako Romologio/, Bölcsész Konzorcium, Pécs
Palla, Á. (2009): A magyar és a cigány nyelv kölcsönhatásának vizsgálata /Esploro de la interinfluoj de la hungara kaj la romaa/, Debrecen
Rostás-Farkas, Gy. - Karsai E. (1991, 2001): Cigány-magyar, magyar-cigány szótár (2. kiadás) /Romaa-hungara, hungara-romaa vortaro (2a eldono), Kossuth Kiadó
Webley, K. (October 13, 2010): Hounded in Europe, Roma in the U.S. Keep a Low Profile, Time;
Interretaj fontoj
Census 2011 in Romania (2011); Elŝutite: 2012-09-29 www.gandul.info/news/recensamant-2011-doua-treimi-dintre-romi-se-declara-romani-700-000-2-000-000-3-000-000-cati-romi-traiesc-in-romania-8883047
EurActiv Network (2005): Situation of Roma in France at crisis proportions; Elŝutite: 2010-09-15 www.euractiv.com
EurasiaNet (2005): Roma rights organizations work to ease prejudice in Turkey; Elŝutite: 2010-09-15 www.uncr.org
Falta de políticas públicas para ciganos é desafio para o governo. (2011); Letöltve: 2012-01-22. http://noticias.r7.com
Felsőoktatási tájékoztató hírportál /Retpaĝo pri informado pri studoj/: www.felvi.hu; Elŝutite: (2012-09-28)
Központi Statisztikai Hivatal /Centra Statistika Oficejo/ (2010): Population by national/ethnic groups; Elŝutite: 2012-09-29 www.nepszamlalas.hu
Magyar Oktatási Hivatal /Hungara Eduka Retpaĝo/: http://www.oh.gov.hu; Elŝutite: 2012-08-27
Magyar online hírportál /Reta hungara novaĵejo/: www.index.hu; Elŝutite: 2012-09-27
Nyelv és Tudomány (2010): Honnan jönnek a cigányok? A szanszkrit európai leszármazottjai /De kie venas la ciganoj? La eŭropaj posteuloj de la sanskrita/; Elŝutite: 2012-06-10 www.nyest.hu
Nyelv és Tudomány (2010): Kaja, pia, bula, csöcs; Elŝutite: 2012-06-10 www.nyest.hu
Nyelv és Tudomány (2010): Honnan jön a dzsal? /De kie venas la vorto dzsal?/; Elŝutite: 2012-06-10 www.nyest.hu
Open Society Institute (2002): The Situation of Roma in Spain; Elŝutite: 2010-09-15 http://web.archive.org
Population By Districts And Ethnic Group As Of 01.03.2001 (2004); Elŝutite:2010-09-15 www.nsi.bg
Romani Linguistics and Romani Language Projects; Elŝutite: 2012-05-20 http://romani.humanities.manchester.ac.uk/
ROMLEX Lexical Database; Elŝutite: 2012-05-20 http://romani.uni-graz.at/romlex/lex.xml
Tótfalusi István: Online Magyar Etimológiai Nagyszótár /Reta Etimologia Hungara Grandvortaro/; Elŝutite: 2012-09-27 http://www.szokincshalo.hu/szotar/
[1] Tótfalusi István: Online Magyar Etimológiai Nagyszótár
[2] Czuczor, G., Fogarasi J. (1862–74).
[3] Romani Linguistics and Romani Language Projects
[4] Laŭ interretaj statistikaj datumoj.
[5] la lingvo romani
[6] Choli Daróczi, J. (2002): Zhanes romanes?
[7] Forray R. K. (szerk.) (2006), 59-62. o.
[8] Lovári ciágny vagy eszperantó /Ĉu la lovaran romaan aŭ Esperanton?/ (http://forum.index.hu/Article/showArticle?t=9171329)
[9] La Internacia Romaa Unio estas organizaĵo batalanta por la rajto de romaoj. Ĝia sidejo troviĝas en Prago.
[10] Por la prononco de palataj sonoj ekzistas pluraj eblecoj.

- La elformiĝo de la stabila vortotrezoro: Pri tiu ĉi lingva periodo oni parolas ekde la forlaso de la nuna teritorio de Barato ĝis la komencaj tempoj de la eŭropa ekloĝado. Parto de la vortoj de la plej multaj dialektoj samas (aŭ venas de la sama radiko), tio nomiĝas la stabila vortotrezoro, ekz-e la vorto raklo en la sinta-romaa (Germanio) kaj en la lovara-romaa (Hungario kaj la proksima parto de Mez-Eŭropo) signifas knabo ne romaa.
- La elformiĝo de la malstabila vortotrezoro: Tiuj vortoj apartenas tien ĉi, kiuj estas pruntoj de la lokaj lingvoj, ekz-e la vorto trajno en la sinta-romaa estas bana, dum en la lovara-romaa estas vonato.
- Tutmondiĝo: Klasifikiĝas ĉi tie lingvoreformaj agadoj kaj lingvoj kreitaj rilataj la romaan lingvon.