Tipologia esploro pri vortordo kun tempaj substantivoj kaj tempaj kvantigiloj en la ĉina lingvo
Weifeng Han
Retadreso: [email protected]
Enkonduko
La moderna tipologia lingvistiko koncentriĝas ĉefe sur la gramatikon, kaj ĝia ĉefa esplora areo estas esploroj pri la sintaksa strukturo (Liu Danqing, 2003:7). Greenberg (1966) estas ĝenerale rekonata kiel la pioniro de tipologiaj esploroj aplikataj al la lingvo. La ŝlosila vorto de la titolo de ĉi tiu teksto estas "ordo", sed inter ĉiuj ĝeneralaj kaj bazaj reguloj pri sintakso tiam emerĝintaj, multe pli ol ilia duono rekte rilatis al la ordo de la elementoj en la frazo. La sintakso de ajna lingvo nepre enhavas iujn bazajn elementojn, kiaj ekzemple estas la subjekto (S), la verbo (V) kaj la objekto (O). Sekve de tio, la eblaj logikaj kombinoj estas sume ses, t.e. SVO, SOV, VSO, VOS, OSV kaj OVS. Laŭ statistikoj, ĉirkaŭ 90 % de la lingvoj parolataj de la homaro uzas la strukturon SVO aŭ SOV (Vidu Shi Yuzhi, 2002). Escepte de nur 350 uloj en la nordo de Brazilo, parolantaj Hixkaryana-n, ŝajnas, ke en la tuta mondo ne ekzistas lingvoj, kiuj uzas la OVS-strukturon. (Vidu tiurilate Lu Jianming, Shen Yang, 2004:424.) La ĉina mem, siaflanke, apartenas al la tipo SVO.
Ordinaraj frazoj, preter subjekto, verbo kaj objekton, povas ankaŭ inkluzivi aliajn elementojn. Kutime tiuj elementoj, kadre de la lingvoscienco, estas nomataj "komplementoj" aŭ "modifiloj". La esploroj de Li (2000) montris, ke en la SVO-lingvoj la komplementoj (X) ofte aperas post la verbo kaj la objekto (VO); la implica rilato estas resumebla en la jena (itallingven tradukita) logika formulo (pri kiu vidu: Shi Yuzhi, 2002):
SVO⊃SVOX, X=sintagma preposizionale, preposizione avverbiale, elementi risultativi.
Tamen, pro la formado de la verb-komplementa konstruo, la X ĉeesta en la supra ekzemplo malaperis el la ĉina lingvo proksimume en la 15a jarcento. Pro tio kreiĝis la principoj por la organizado de la informoj de la frazo en la moderna ĉina, t.e. "trajtoj de la komplemento + predikativa verbo + komplemento + rezultaj trajtoj". Krome, ajna elemento de la parolo, se ĝi esprimas rezulton, devas aperi post la responda predikato (Jiantong Shang).
Tempaj substantivoj estas grava aspekto de la morfologiaj/sintaksaj esploroj koncernaj al la aldonaj elementoj de la sintaksaj strukturoj. Per la esprimo “tempaj substantivoj” oni aludas al ĉiuj substantivoj de kontinua aŭ malkontinua tempo (Zhu Dexi, 1982:43), kiel: "hodiaŭ", "morgaŭ", "lunde" aŭ "noktomeze". La tempaj substantivoj estas malsamaj ol la tempaj kvantigiloj. Spite al ilia simileco, la kvantigiloj substrekas la kvanton de tempo, kiel "unu tagon", "du jarojn" kaj tiel plu. Ĉi tiuj estas konsidereblaj komplementoj nek de kontinua tempo nek de malkontinua tempo. Ekzistas fine tempaj adverboj, kiel “jam” aŭ “tuj”. Ĉi tiu artikolo pritraktos ĉefe la manieron, kiel adverboj kaj tempaj kvantigiloj enmetas sin en la sintaksan strukturon de la moderna ĉina.
Sintaksa strukturo de simplaj frazoj kun adverboj kaj tempaj kvantigiloj
La tempaj substantivoj inkluzivas kontinuan kaj malkontinuan tempon. Laŭ la analizoj de Shi Yuzhi (2002), la substantivo de tempo[1] "estas sendependa de la ago, nek ĝi estas ligita al la ŝanĝoj kaŭzitaj de la plenumo de iu ago".
(1) 我昨天去逛商店了。 (Hieraŭ mi iris butikumi)
(1a) *我去逛商店了昨天。(Mi iris butikumi hieraŭ)[2]
Kiel antaŭe dirite, la laŭgrada movo de la tempaj esprimoj (de “post la verbo” al “antaŭ la verbo”) okazis pro la formado de la verb-komplementa strukturo, kaj tial en la moderna ĉina "preter kelkaj esceptaj kazoj, en kiuj la prepoziciaj sintagmoj esprimas rezulton, post la duo “verbo+objekto” malpermesatas la ĉeesto de iu ajn alia komponanto" (kiel supre). Ni povas doni la ekzemplon de la klasika ĉina kaj de la angla, kie, en komparaj frazoj, la terminoj de komparo povas esti ankaŭ dekstre de la predikato:
(2) Mary is even taller than John (Mary estas eĉ pli alta ol John)
(3) 季氏富于周公。 “La Dialogoj de Konfuceo – libro 11-a” (La prapatro de la familio Ji estas pli riĉa ol la duko de Zhou)
Sed verdire eĉ en la moderna ĉina povas okazi, ke kompara termino venas post la predikato:
(4) 他高过姚明,快过刘翔。(Li estas pli alta ol Yao Ming kaj pli rapida ol Liu Xiang)
Eĉ en la kazo de la malsupereca komparativo, la komparaj terminoj ne devas nepre aperi nure post la predikato:
(5) 他高不过姚明,快不过刘翔。(Li ne estas pli alta ol Yao Ming kaj ne estas pli rapida ol Liu Xiang)
Se oni konsideras cetere la dialektojn, jen dekoj da strukturoj similaj al tiu de la ekzemplo 4:[3]
(6)
Kantona dialekto: 今日暖过琴日。(今天比昨天暖和, hodiaŭ varmas pli ol hieraŭ)
Dialekto de Rucheng: 病人强过郎中。(病人要比郎中强, la paciento devas esti pli forta ol la kuracisto)
Dialekto de Pingdu: 这个好起那个。(这个比那个好, tio ĉi estas pli bona ol tio).
En dialektoj oni povas trovi post la verbo ankaŭ costituenti quantitativi, di grado e di struttura, kio okazas kun la komparaj terminoj. Se male oni mencias kazojn, kia tiu de "唤 江 郎 觉", kiu povas okazi nur en la klasika ĉina, pravigeblas la jenaj dialektaj ekzemploj:
(7)
Dialekto de Mei Xian:
讲少两句话。(少说两句话, ci silentu!)
装得系多东西落。(装得下许多东西, ĝi povas enhavi multajn aferojn)
Dialekto de Changsha: 你莫吃净菜。(你别净吃菜, ne plenŝtopu vin!)
扭螺丝不动。(转不动螺丝, la ŝraŭbo ne malŝraŭbiĝas)
Dialekto de Shanghai: 国庆节到快啦。(国庆节快到了, la Nacia Tago estas preskaŭ alveninta)
晒其干。(晒干它, sekigu ĝin sub la suno)
Dialekto de Wenzhou:渠个人好显。(这个人很好, li estas bonega persono)
把刀割佢勿落。(这把刀割不下它, ĉi tiu tranĉilo ne tranĉas ĝin)
Dialekto de Xiamen:汝行事先,我行路尾。(你先走,我后走, ci ekiru, poste ankaŭ mi venos)
掠伊会着。(抓得到他, oni povas sukcesi ĝin preni)
Kantona dialekto:唔该你斟杯茶畀我先。(请你先到一杯茶给我, mi petas vin porti al mi unue tason da teo)
佢食得肥猪肉多,所以肚屙。(他吃多了肥猪肉,所以拉肚子, li havas ventrodoloron pro troa manĝado de porkaĵo).
Ekzamenante refoje la lokon, kiun okupas la tempaj substantivoj ene de la frazo, oni rimarkas, ke, en iuj kazoj, ankaŭ en la moderna ĉina tiuj elementoj povas aperi post la predikato. Ekzemple:
(8) 我出生在1980年。(Mi naskiĝis en 1980)
(9) 相约在零点。 (Ni renkontiĝu noktomeze).
Nu, kial la ekzemploj 8 kaj 9 estas korektaj, dum la 10 ŝajnas erara? Ni opinias, ke inter tiuj ekzemploj estas kelkaj esencaj malsamoj. La predikata strukturo de la ekzemplo 1a prezentas iun verbon (逛), kiun povas sekvi nur substantivoj, ĉi-kaze respondantaj al商店, la vendejoj.
Tiuspeca sintaksa predikata struktura de la ĉina (体宾结构 [4]) implicas, ke la verbo estu sekvata nur de objektaj komplementoj de noma aŭ substantiva naturo, ekzemple “逛超市” (promeni en la superbazaro) aŭ “逛马路” (promeni sur la vojo). La predikato de la ekzemploj 8 kaj 9, “出生” e “相约”, rispektive “naskiĝi” kaj “renkontiĝi”, apartenas male al tipo de strukturo, kies objekta komplemento havas predikatan naturon (谓宾结构). Oni konsideru la ekzemplojn: “出来” (eliri), “出发” (forveturi), “出动” (ekigi), “相拥” (brakumi unu la alian) kaj “相对” (kontraŭi). Tia strukturo povas enkonduki objektajn komplementojn de mizuro (准宾语), kiel tempaj kvantigiloj, verbaj kvantigiloj kaj nomaj kvantigiloj;
Okaze de la antaŭe konsiderita strukturo, ĉio ĉi ne eblas. Kvankam “昨天”, hieraŭ, kiel vidite en la ekzemplo 1°, povus esti uzata kiel objekta komplemento, pro la specifaj karakterizoj de la ekzamenita strukturo, la loko de la objekta komplemento povas tamen esti okupata nur de objekta komplemento montranta ion konkretan (真宾语), aferon ĉi-kaze jam esprimita de la termino “vendejoj”, kiu sekvas la predikaton. Kompreneble, je la lumo de tio, “昨天” rajtas okupi neniun lokon. La malsamo inter la du strukturoj estas, ke la verboj de la predikat-objekta strukturo povas esti sekvataj ankaŭ de noma objekto (Zhu Dexi, 1982:58-59). Alivorte la funkcioj plenumataj de la predikat-objekta strukturo estas pli grandaj ol tiuj, kiujn povas plenumi la strukturo postulanta la ĉeeston de iu nomo kiel objekta komplemento[5]. Tial la verboj, kiuj enkondukas predikatojn kiel objektan komplementon povas ankaŭ enkonduki malsamspecan objektan komplementon, kio ne okazas por la verboj, kiuj postulas post si nom-naturan objekton. Aldone, ni povas rimarki, ke en la ekzemploj 8 kaj 9, antaŭ la tempa substantivo, estas ĉiam la prepozicia partikulo “在”. En la okazo de la ekzemplo 8, se ne ĉeestus la prepozicio “在”, la frazo ŝajnus gramatike korekta, dum la ekzemplo 9 ŝajnus korekta eĉ sen prepozicio. Oni rigardas korekta la ĉeeston de “在” precipe pro tio, ke, kiel dirite antaŭe, la predikata strukturo de 8 kaj 9 ebligas la ĉeeston de objektaj komplementoj de mizuro, sed “1980年” (jaro 1980) e “零点” (noktomezo) estas nek verbaj kvantigiloj, nek tempaj aŭ numeraj kvantigiloj. Tial ne eblas, ke ili okupas rekte la lokon de la objekta komplemento. Ĉi-kaze, “在” prezentas sin kiel deviga elekto, metante tiel la tempan substantivon en la lokon de prepozicia objekto, kaj ŝajnante kiel nepra postulo de la sintakso. La predikataj karakterizoj de la objekto ene de la predikat-objekta strukturo ebligas esprimi nuancan koncepton eĉ uzante nur la unuopan predikaton (enmetitan kiel objekto de la frazo) kaj unu prepozician sintagmon: “出生在1980年” (naskiĝinta en 1980). Male, la strukturo rigardanta nomon kiel objektan komplementon de la predikato, pro tio ke ja la objekton emfazas la verbo, ne povas enkonduki iun objektan komplementon sekvatan de prepozicia sintagmo, sen ke la frazo ŝajnas malkorekta: *“商店在昨天”. La sekvo estas, ke, en la ekzemplo 1a, eĉ metante prepozicion antaŭ “昨天”, oni ne havus korektan frazon.
Alia problemo koncernas la ekzemplon 9, kie, eĉ se ne aperus la prepozicio “在”, la objekton iel ajn enkondukus la predikato. Iuj verboj, kiuj enkondukas la predikatojn kiel objekton, kaj iliaj propraj strukturoj povas esti sekvataj de objektaj komplementoj substantiv-naturaj, kio, kiel supre, malsamigas ilin de la alispeca strukturo renkontita.
Oni aldone konsideru, ke la “零点” (noktomezo) de la ekzemplo 9 ne apartenas al la objektaj komplementoj de mizuro, 准宾语, sed al iu konkreta objekta komplemento nom-natura,真宾语. La malsamo inter 8 kaj 9 estas, ke la “相约” (renkontiĝi) ĉeesta en la ekzemplo 9 estas predikat-objekta strukturo transkategoria, do la tempaj substantivoj povas
Okupi la lokon de la konkreta objekto ene de ĉi-speca strukturo, sen la neceso uzi eventualajn prepoziciojn. Nu, eblas jam esprimi la strukturon de la tempaj substantivoj ene de la sintakso de la moderna ĉina, kun la jena logika formulo por la implicaj rilatoj:
regulo 1: CPOS + TN⊃POS + Prep + TN⊃TN + NOS⊃POS4[6]
Tiun logikan formulan komponas du aliaj logikaj formuloj, nome CPOS + TN⊃POS + Prep + TN kaj POS + Prep + TN⊃TN + NOS⊃POS. Tiu ĉi regulo diras al ni, ke: se la tempo prezentas sin post predikat-objekta strukturo transkategoria, tiam, eĉ se aperus prepozicio, tiu tempo prezentus sin iel ajn post la sama strukturo; se la tempo, entenata ene de iu prepozicia strukturo, povas aperi dekstre de predikat-objekta strukturo, tiam ĝi povas aperi kaj antaŭ tiu ĉi strukturo kaj antaŭ nom-objekta strukturo. Ene de la implica rilato supre priskribita, tio, kion ni trovas maldekstre de la simbolo de la implica rilato (⊃), estas tio, kio ja implicas (implicature , 前件), dum dekstre ni trovas tion, kion estas implicata (implicatum,后件).
Laŭ Greenbgerg (1966), la rilataj implicoj de la sintaksaj strukturoj estas kutime unudirektaj, kaj la strukturo de la implicatum estas konsiderata kiel dominanta strukturo. Laŭ la armoniaj principoj de la sintaksa strukturo, la dominantaj strukturoj povas ĉiam ekzisti, dum la recesivaj povas ekzisti nur en la okazoj, en kiuj ankaŭ la dominantaj ekzistas (Liu Danqing, 2003:35-37). Tial, laŭ la regulo supre menciita, en la moderna ĉina la tempaj substantivoj kiuj aperas antaŭ la predikata verbo estas la dominanta strukturo, sed ili ne estas la ununura ebla tipo de strukturo. Aldone, koncerne al la malsamo inter la kontinua kaj la malkontinua tempo, ni kredas, ke la malsamo ne estas tro signifoplena. Se ni klopodus anstataŭigi la tempon de la ekzemplo 8 per tiu de la ekzemplo 9, senigante ilin je eventualaj prepozicioj, ni rimarkus, ke la ekzemplo 8a ne plu estus korekta, dum la 9a ŝajnus ankoraŭ korekta:
(8a)*我出生零点
(9a) 相约1980 年
Tio okazas ĉar, reale, la kontinua tempo faras nenion alian ol indiki precizan punkton en sia eno. Ekzemple, asertante “出生在1980年” (naskiĝinta en 1980), oni ne volas diri, ke la naskiĝa ago daŭras dum la tuta 1980, sed ja signifas, ke la ago okazis dum ajna preciza periodo ene de tiu jaro. [7]
La rilataj implicoj de kontinua kaj malkontinua tempo povas esti rigardataj kiel strukturo, kiu al la kontinua tempo aldonas malkontinuan tempon, ekzemple: “昨天八点半” (hieraŭ je la 8a kaj duono, 昨天= hieraŭ, 八点半= 8a kaj duono)[8]
La tempaj kvantigiloj ene de la sintaksa strukturo
La tempaj kvantigiloj ja montras kvanton de tempo. Ili tamen ne estas tempaj substantivoj. Por fari demandon koncerne al kvanto de tempo, oni ne povas uzi la noman demandan anstataŭanton “什么时候” (kiam?), sed oni devas uzi terminojn, kiuj indikas la daŭron, kiel “多久”(kiom longe?), aŭ la oftecon, “多少次” (kiom da fojoj?).
Shi (2002) opinias, ke la tempaj kvantigiloj estas kvanta karakterizo de la ago plenumata de la verbo, kaj ke ili esprimas ecojn de la predikata verbo, do ili ne povas ne sin trovi post la verbo. Ekzemploj:
(10)我已经做了三年了。(mi jam faris tion trifoje)
(10a)*我三年已经做了。(*mi trifoje jam faris tion)
(11)我已经看过两遍了。(mi jam legis ĝin dufoje)
(11a)*我两遍已经看过了。(*mi dufoje jam legis ĝin).
Ree koncerne al la situacio supre priskribita, se frazo esprimas totalan neon, la malpli grandaj kvantoj povas aperi ankaŭ antaŭ la predikato: “我一次也没看过” (mi vidis ĝin nek unufoje). La samo povas okazi, kiam la esprimita kvanto indikas la daŭron de la ago, ĉiam en la konteksto de neaj frazoj.
(12) 我已经三年不做了。(Mi ne plu faras tion jam de tri jaroj) .
Ja estas ankaŭ kazoj, en kiuj la daŭro povas sin prezenti antaŭ la predikato, kvankam la frazo havas pozitivan nuancon:
(13) 他已经三年做好了。(Jam de tri jaroj li kompletigas)[t1]
Nu, kial 12 kaj 13 ĝustas, dum 10a ne ĝustas? Observante unue la ekzemplojn 10a kaj 13, kiuj tre similas, ni povas rimarki, ke 10a prezentas
La adverbon “已经”(già) dekstre de la tempa kvantigilo “三年” (tri jarojn),dum en 13 la sama adverbo aperas antaŭe, maldekstre. Tiurilate, ni opinias, ke 13 kaj 13a estas semantike malsamaj:
13a)他已经做好三年了。(Li kompletigis jam de tri jaroj)
La malsamo estas precipe en tio, ke la kvanto de tempo esprimita de la ekzemplo 13 indikas ke la ago esprimita de la verbo “做” (fari) pludaŭras jam de tri jaroj, ĝis la momento en kiu oni parolas pri tio, dum la ekzemplo 13a indikas, ke jam pasis tri jaroj de la tempo, en kiu la ago kompletiĝis. Dua aspekto estas ke, kvankam ambaŭ prezentas “做好” (kompletigi),en 13a ĉi tio havas nuancon de ago komplete plenumita, dum 13 indikas, ke nur post tri jaroj la verba ago plene kompletiĝis. Alivorte la adverbo “已经” (jam) de la frazo 13 priskribas la tempan kvantigilon, dum en 13a ĝi emfazas la kompletecon de la ago plenumita de la predikato. Sekve, la ekzemplo 10a ne povas esti ĝusta, ĉar la adverbo已经 prenas la lokon de la atributo de la predikato, ne tiun de la determinanto de la tempa kvantigilo, kaŭzante la malkorektecon de la frazo. [9]
Oni devas tamen konsideri kroman eventualan malsamon, tiun inter predikato en forma jesa kaj en forma nea. Dum en la ekzemploj 13 kaj 13a, el semantika vidpunkto oni rimarkas plurajn malsamojn, la ekzemploj 12 kaj 12a estas semantike egalaj:
(12a) 我已经不做三年了(jam estas tri jaroj kaj mi tion ne plu faras)
Kiel oni bone vidas, 12 kaj 12a prezentas nean formon, kiu pludaŭras en la tempo.
Ni kredas, ke tio dependas precipe de la semantikaj karakterizoj de la predikato mem. La predikato做 de la ekzemplo 13a estigas la kompletecon de ago jam komenciĝinta kaj nun estanta. Pri不做, male, ne estas maniero trovi ĝian originon. [10] Tio signifas, ke la adverbon 已经 de 12 kaj de 12 a oni ne atribuas rekte al la predikato, sed al la verba kvantigilo.
Ni prezentu tie ĉi la logikan formulon de la rilata implico de la sintaksa strukturo de la kvantigiloj de la tempodaŭro en la moderna ĉina lingvo:
regulo 2: TQL + PA⊃TQL + PN⊃PA⊃PN + TQL10[11]
Tiu regulo estas klarigebla jen: Se tempa kvantigilo de daŭro povas aperi antaŭ jes-forma predikato, tiam ĝi povos aperi ankaŭ antaŭ ne-forma predikato; se tempa kvantigilo de daŭro povas aperi antaŭ ne-forma predikato, tiam ĝi povos aperi ankaŭ post predikato, ĉu temas pri jesa, ĉu pri nea predikato.
Ni vidu nun la sintaksan lokon de la tempaj kvantigiloj de ofteco, memorante tion, kion oni substrekis ĝis la nuna momento: la sintaksa strukturo estas neniam perfekta. Jen la responda versio de la ekzemplo 11a en la dialekto de Shanghai:
(11b) 阿拉两遍已经看过了。(Mi jam legis ĝin dufoje).
11b en la dialekto de Shanghai ŝajnas korekta, tamen ne klaras, kiu estas la konkreta prireferencato je semantika nivelo. Tio okazas ĉar la kvantigilo两遍(due volte), kiu sekvas la predikaton看(legi, spekti) povas esti nur konsiderita kiel objekta komplemento de mizuro (准宾语); se tamen oni aldonus al la frazo iun konkretan objektan komplementon, la senco ŝajnus ege pli klara:
(14) 迭部电影阿拉两遍已经看过了。(Tiun filmon mi jam spektis dufoje) .
Estas interese rimarki, ke la ekzemplo 11a, kiu respondas en mandarina ĉinlingvo al la ekzemplo 11b, ne ĝustas, dum la ekzemplo 15, kiu respondas en la mandarina al la ekzemplo 14, ĝustas.
(15) 这部电影,我两遍已经看过了。(Tiun filmon mi jam spektis dufoje)
En la dialekto de Shanghai, kiam la oftecaj kvantigiloj sin prezentas antaŭ la predikato, ne ĉiam nepras la ĉeesto de lokuma elemento havanta kun ili atribuadan rilaton. En la mandarina ĉina, male, tiuj elementoj devas nepre aperi. La avantaĝo, kiam oni metas ĉe la komenco de la frazo la temon, estas, ke poste ankaŭ la tenso ene de la frazo povas esti rigardata siavice kiel temo (Xu Liejiong, Liu Danqing 2007). Aldone, ĉar la du temoj montrus rilatojn de ĝenerala atribuado, la frazo ne nur ŝajnus korekta, sed estus eĉ pli kompleta je semantika nivelo. [12] La ekzemplo 11 klarigas tiel, pro kio la ekzemploj 15 a-d ne estas ĝustaj. La postenon de konkreta objekta komplemento, kiun komenĉe devus okupi “电影” (filmo) donas al ĝi pli grandan semantikan gravecon kompare kun tiu de la mezura komplemento, kiu okupas duarangan lokon. Tial unue nepras igi ĝin temo de la frazo. [13]
En la ekzemploj 15 a-b la “lokumigo” (topicalization), t.e. la proceduro farigi iun elementon temo de la frazo, rigardas nur la mezurajn komplementojn, dum la konkreta objekta komplemento restas en ĝia komenca loko, kaŭzante la nekorektecon de la frazo. Samtempe, laŭ la analizoj de Mei Deming kaj Han Weifeng, ĝuste ĉar la mezuraj komplementoj havas duarangan gravecon, la konkretaj objektaj komplementoj devus esti tiuj, kiuj estas en pli avana loko, kio ne okazas en la ekzemploj 15 c-d, kie ja la mezura komplemento aperas en la maldekstra parto.
(15a)*我两遍已经看过这部电影了。
(15b)*两遍我已经看过这部电影了。
(15c)*我两遍已经这部电影看过了。
(15d)*两遍我这部电影已经看过了。
Oni jene priskribas la logikan formulon por la implica rilato de la oftecaj kvantigiloj ene de la sintaksa strukturo de la moderna ĉina:
regulo 3: TQF + PA⊃TO + TQF + PA⊃TQF + PN⊃PA⊃PN + TQF12[14]
Tiu ĉi regulo asertas, ke: se ofteca kvantigilo povas sin prezenti antaŭ jes-forma predikato, tiam povas esti permesata la lokumigo de la objekta komplemento vidalvide al tiu ofteca kvantigilo. Se ofteca kvantigilo povas aperi inter la objekta komplemento – je funkcio de temo, havante atribuadajn rilatojn – kaj la predikato je jesa formo, tiam ĝi povos aperi antaŭ ne-forma predikato. Se kvantigilo povas sin trovi antaŭ ne-forma predikato, tiam ĝi povos aperi ankaŭ post la predikato mem, ĉu temas pri jes-forma, ĉu temas pri ne-forma predikato.
La sintaksa strukturo kiam tempaj substantivoj kaj tempaj kvantigiloj ĉeestas samtempe
Kiam tempaj substantivoj kaj tempaj kvantigiloj sin prezentas en sama sintaksa strukturo, ili povas rilati al la predikato je 6 malsamaj kombinoj, jene esprimeblaj logikmaniere: TN + TQ + P,TN + P + TQ,TQ + TN + P,TQ + P + TN, P + TQ + TN, P + TN + TQ. Laŭ la analizoj plenumitaj en tiu ĉi artikolo, inter la eblecoj supre priskribitaj, pluestas la malsamo inter strukturoj kun simpla objekta komplemento (体宾结构), strukturoj kun predikat-natura objekto (谓宾结构) kaj neaj frazoj. La tempaj substantivoj, male, montras malsamon koncere al daŭro kaj ofteco. Ĉi-sube oni proponos analizojn pri la supraj eventualoj. Unue ni vidos la kazon de predikata strukturo ne postulanta objektan komplementon:
(16a)零点相约两次/一小时/*两天
(16b)零点两次相约/*一小时/*两天
(16c)两次零点相约/*一小时/两天
(16d)两次相约零点/*一小时/两天
(16e)相约零点两次/一小时/*两天
(16f)*相约两次零点/*一小时/*两天
Surbaze de la supraj ekzemploj, ni povas dedukti, ke: 1) la predikato de la prezentitaj formuloj estas transkategoria: se oni anstataŭigus ĝin per iu predikato sen tia karakterizo, kia “出生”, la ekzemploj 16 a-f ne estus korektaj; 2) nur la predikato de la ekzemploj 16 a-c povas ŝanĝiĝi al nea formo:
(16a’) 零点没相约两次/一小时/*两天
(16b’) 零点两次没相约/*一小时/*两天
(16c’) 两次零点没相约/*一小时/两天
(16d’) *两次没相约零点/*一小时/*两天
(16e’) *没相约零点两次/*一小时/*两天
(16f’) *没相约两次零点/*一小时/*两天
En la kazoj, en kiuj la tempaj kvantigiloj estas oftecaj, kiel en la ekzemploj 16 a-b, ni rimarkas, ke la ofteco determinas, kiomfoje okazis la ago esprimita de “相约” (renkontiĝi), dum en la ekzemploj 16 c-d kiomfoje okazis, ke oni renkontiĝis noktomeze, determinante tiel “相约在零点” aŭ “在零点相约”. Sekve de tio, ene de du malsamaj situacioj, la limo de la “range” de la tempa ofteco estas malsama. [15] Tiu ĉi estas ankaŭ la kialo, pro kiu la ekzemplo 16f ne ŝajnas korekta.
La enmetado de ofteco kvantigilo kaŭzis la okazon de iu malekvilibriĝo ene de la strukturo. “两次” tiel fariĝis la determinanto de la nura predikato “相约”. Kiam tempa substantivo kaj tempa kvantigilo aperas en la sama cirkumstanco, ambaŭ kun atribuada valoro rilate al la predikato, kutime la termino havanta la econ de possessor (posedanto) aperas en pli avana loko kompare kun la subordita termino , possessum. Tiu ĉi koncepto rilatas al kogna regulo konata al la tuta homaro: fakte, laŭ nia kono, kutime oni havas unue la posedanton kaj poste la posedaton, neniam la malon. Krome, la graveco de la posedanto estas ĉiam pli granda ol tiu de la posedato. La 零点 de la ekzemplo 16, sin prezentante malantaŭ两次, kaŭzas la nekorektecon de la frazo.
La ekzemploj 16c-d estas male korektaj, ĉar, kiel dirite antaŭe, la tempa substantivo kaj la ofteca kvantigilo ne estas sur la sama ebeno: 零点 klarigas, en kiu momento okazis la ago de renkontiĝo, esprimita de相约, dum 两次 indikas la nombron de la fojoj, kiam oni renkontiĝis noktomeze (相约零点). [16]
Kiam la oftecon oni konfuzas kun la daŭro, tio influas la korektecon de la frazo. Ekzistas du malsamaj kazoj: la unua estas tiu, laŭ kiu la “range” de la kontinua tempo estas malplia ol tiu de la difinito far la tempa substantivo. En la dua kazo, ja la tempa “range”esprimita de la sama substantivo estas malplia ol tiu de la kontinua tempo. [17]
Ni analizos nun la unuan kazon. Se oni prenas kiel ekzemplon “一小时” (unu horo), oni indikos unu horon inter la horoj de la noktomezo. Do la daŭro estas malplia ol la difinita “range”. 零点 sin prezentas antaŭ 一小时, ĉar ĝi sekvas la regulon, laŭ kiu tio, kio esprimas pli da tempa daŭro okupas avanajn lokojn. La ekzemplo 16 a estas tial korekta. La elemento一小时 ĉeesta en la posta ekzemplo (16b) ne estas same taŭga pro la situacio. Komparante一小时kun两次, tio, kion oni emfazas plej multe ĉi-kaze, estas la kontinueco de la ago. Oni rimarkas plie la rezultajn ecojn de la predikato.
一小时estos tial la termino, kiu plej verŝajne sin prezentos en la spaco de la rezulta komplemento. Verdire la frazo povas esti korekta eĉ en kazoj, kiaj “零点一小时相约好了”, en kiuj oni indikas ke la ago de相约 okazis dum unu horo, kaj kie la terminoj esprimantaj rezulton aŭ sekvon estas anstataŭigataj.
Ankaŭ en la ekzemploj 16 c-e oni povas vidi, ke la tempaj kaj daŭraj substantivoj ne estas sur la sama sintaksa nivelo, tamen la daŭraj terminoj estas tiuj, kiuj aperas iel ajn en post-predikata loko, danke refoje al ilia rezulta valoro. Malsame ol en 16b, la lokon de rezulta komplemento de la ekzemploj 16 c-e, kiu sekvas la komponitan predikaton两点相约 (相约两点) povas okupi nur iu daŭra komplemento. Do 16 c-d estas eraraj, dum 16e estas korekta. Ni konsideru la duan situacion. Anstataŭigante两次 per 两天 (du tagoj), oni indikus la noktomezon post du tagoj (两天零点). Ĉi-kaze, la periodo de tempo esprimita de la daŭro estas plia ol tiu difinita de la tempa substantivo. En la ekzemploj 16a – b kaj 16e, 两天aperas en iu kunteksto, en kiu la tempa “range” estas malplia, kaj tial la frazo ŝajnas erara, dum ŝajnas korektaj la ekzemploj 16c-d. Aldone, oni povas rimarki, ke, kiam la areo difinita de la tempaj kvantigiloj estas malplia ol tiu de la tempaj substantivoj, la frazo emfazas la kvantigilojn, kaj daŭrajn kaj oftecajn. Tial, kvankam零点 kaj 两天 ĉeestaj en la ekzemplo 16e ne apartenas al la sama sintakso ebeno, metante 两天 post零点en la lokon de la rezulta komplemento, oni indikas, ke la ago de la predikato okazis daŭre dum du tagoj.
相约零点 male ne implicas kontinuecajn kondiĉojn. Tio, el alia vidpunkto, pruvas la nekorektecon de la ekzemplo 16e. Ni analizu nun la ekzemplojn en ilia nea formo. La ekzemploj 16 a-f pruvas, ke la ekzemploj 16 a-c ebligas nean formon. Oni povas observe, ke la ekzemploj 16 a-c estas korektaj pro la ĉeesto en avana loko de la tempa substantive, sekvita de la predikato en nea formo, kaj ke la ekzemploj 16 d-f ŝajnas eraraj, ĉar oni ŝanĝis la lokon de la du elementoj. En la antaŭa parto, oni atentigis, ke la ago plenumita de la predikataj nee, malsame ol en la jesaj kazoj, ne havas precizan komencan punkton. Ekzemple, 没相约 (ne renkontiĝinti) indikas, ke la renkontiĝa ago neniam okazis. Oni povas tiel aserti, ke ne-forma predikato povas sin prezenti nur post tempa elemento, dum oni ne rajtas aserti, ke nea ago okazis en ia momento, pro tio, ke ĝi reale ne okazis. [18] 16 d-f ŝajnas tial eraraj, kaj la samo okazas se oni konsideras iliajn respektivajn tempajn kvantigilojn.
Resumante la antaŭajn analizojn, ni asertis, ke en la moderna ĉina, ene de la sintaksa strukturo, la ordo por la samtempa ĉeesto de tempaj substantivoj kaj kvantigiloj povas jene esti priskribita kiel logika formulo de implica rilato:
regulo 4:CPOSA + TN + TQF⊃TQL(Pm)⊃TQF⊃TQL(Pr) + CPOSA + TN⊃TQF⊃TQL (Pr) + TN + CPOSA⊃CPOSN⊃TN + TQF + CPOSA⊃CPOSN⊃TN + CPOSA⊃CPOSN + TQF⊃TQL(Pm)[19]
La supra regulo prezentas kvin malsamajn sintaksajn strukturojn jene divideblajn: 1) la tempaj substantivoj aperas inter unu transkategoria predikato kaj unu ofteca kvantigilo aŭ suborda kvantigilo; 2) la tempaj substantivoj aperas post unu ofteca kvantigilo aŭ malantaŭ unu predikato kun kunmetita daŭra kvantigilo; 3) la tempaj substantivoj povas sin prezenti inter unu ofteca aŭ daŭra kvantigilo kaj unu multfunkcia predikato, ĉu jesa, ĉu nea; 4) iu tempa substantivo povas sin prezenti antaŭ ofteca adverbo kunmetita kun multfunkcia predikato, ĉu jes-forma, ĉu ne-forma; fine 5) la tempaj substantivoj povas sin prezenti antaŭ unu multfunkcia predikato, ĉu jesa, ĉu nea, al kiu estas kunmetitaj adverboj de ofteco aŭ de daŭro. Oni tiel klarigas la kvaran regulon: se la strukturo 1) funkcias, do funkcios ankaŭ la 2); se la strukturo 2) funkcias, do funkcios ankaŭ la 3); se la strukturo 3) funkcias, funkcios ankaŭ la 4); se funkcias la 4), funkcios ankaŭ la 5).
Ĉi-sube, ni analizos kromajn okazojn, en kiuj substantivoj kaj tempaj kvantigiloj sin prezentas samtempe, t.e. en strukturo kiu enhavas ankaŭ objektan komplementon.
(17a) 昨天开车两次/三年/*两天
(17b) 昨天两次开车/*三年/*两天
(17c) *两次昨天开车/*三年/*两天
(17d) *两次开车昨天/*三年/*两天
(17e) *开车昨天两次/*三年/*两天
(17f) *开车两次昨天/*三年/*两天
Ankaŭ la neaj formoj restas korektaj, se ankaŭ la jesaj formoj estas korektaj:
(17a’)昨天不开车两次/三年
(17b’)昨天两次不开车
Malsame ol tio, kio okazas ĉe la predikatoj, kiuj allasas aliajn predikatojn kiel sian objekton, la predikatoj havantaj substantivan objekton ponas pli da limigado al la tempaj substantivoj kaj al la predikatoj. En la dua sekcio, oni estis asertinta, ke la funkcioj plenumataj de la predikataj strukturoj kiuj akceptas predikatojn kiel objekton, estis pli grandaj kompare kun la strukturoj havantaj konkretajn objektojn. La unua strukturo, transkategoria, povas plenumi ankaŭ la taskojn de la dua. Alivorte, kie predikata strukturo nom-objekta sin prezentas, tie povas sin prezenti ankaŭ strukturo predikat-objekta, sed ne nepre povas okazi la malo. Oni diskutis antaŭe pri la fakto, ke la malsamo inter la ekzemploj 16a – b e 16c – e estis ke, en la unua kazo, la tempaj kvantigiloj priskribis rekte la verbon, dum en la dua la samaj kvantigiloj povis nur esti konsideritaj kiel modifiloj de la tempa substantivo kunmetita kun la predikato. Se oni observas atente, oni rimarkos ke零点iĝis la objekto de la verbo 相约 (Zhu Dexi, 1982).
La predikato相约 siaflanke ne prezentas substantivan objektan komplementon, sed, pro ĝia multfunkcia naturo, ĝi sukcesas iel ajn akcepti ĝin. Tie ĉi naskiĝas la strukturo相约零点, kiu povas esti ĝenerale determinata de tempa kvantigilo. Sed koncerne la predikaton kun substantiva objekto de la ekzemplo 17 “开车” (stiri aŭtomobilon), ni vidas, ke ĝi jam prezentas la objekton车 (aŭtomobilo) ene de si. La diferenco inter tiu ĉi predikata strukturo kaj tiu havanta predikaton kiel objekton estas, ke ĉi-kaze la strukturo jam prezentas siavice iun substantivan objekton post la predikato. Ĝi tial ne povas esti sekvita de kroma konkreta objekto. La ekzemploj 17d –f estas do eraraj. Aldona komparado povas esti farita inter la零点相约 de la ekzemplo 16c, kiu povas fariĝi ankaŭ在零点相约 kun malgranda ŝanĝo de signifo, dum la昨天开车 ĉeesta en la ekzemplo 17c ne povas fariĝi *在昨天开车. Ĉar昨天开车 ne povas esti konsiderita unueca afero, kiel okazas por零点相约, do ĝia propra tempa kvantigilo neniel povas modifi tiun unuon. La frazo 17c ne povas esti korekta, ĉar plej proksime al la predikato situas la tempa substantivo, dum tiun lokon devus okupi la elemento kun pli da perceptual prominence, nome la tempa kvantigilo. La ofteca kvantigilo ŝajnas ĉi-kaze kiel la figure, kiu elstaras super la ground reprezentita de la tempa substantivo. (Ungerer & Schmid, 1996: 156-186; Mei Deming, Han Weifeng 2009b).
La strukturo de iu frazo kun substantiv-objekta predikato, en kiu aperas tempaj substantivoj kaj tempaj kvantigiloj, povas esti jene esprimita pere de logika formulo:
regulo 5: TN + TQF + NOSA⊃NOSN⊃TN + NOSA⊃NOSN + TQF⊃TQL(Pm)[20]
Se ofteca kvantigilo aperas inter unu tempa substantivo kaj unu predikato substantiv-objekta, ĉu nea, ĉu jesa, tiam la sama ofteca kvantigilo kaj la suborda daŭr-kvantigilo povas sin prezenti post tempa substantivo kunmetita kun predikato substantiv-objekta, ĉu jesa, ĉu nea. Pere de la esplorado de la sintaksaj strukturoj, en kiuj sin prezentas kaj la tempaj substantivoj kaj la kvantigiloj, oni povis determini, ke 1) se en ia loko povas sin prezenti daŭr-kvantigilo, tie povas certe sin prezenti ankaŭ ofteca kvantigilo. Fakte la ofteco povas indiki kiomfoje okazis iu ago kaj kiomfoje ĝi ne okazis, dum la daŭro de iu ago povas indiki nur kiom longe okazis iu ago, do ĝia range estas malpli alta ol tiu de la ofteco.
Tial, se ofteca kvantigilo povas priskribi ian agon, ankaŭ iu ofteca kvantigilo povos tion fari, dum la mala situacio ne estas nepre ebla. 2) Kiam iu tempa substantivo kaj iu kvantigilo sin prezentas samtempe en la sama kunteksto, inter ili ekzistas iu ĝenerala atribuada rilato. 3) kiam la tempaj substantivoj kaj la kvantigiloj estas uzataj en la sama sintaksa kunteksto, tiu, kiu indikas pli grandan range sin prezentas en pli avana loko. Aldone, kaj des pli grave, farante komparon inter la reguloj 4 kaj 5, ni rimarkas, ke la strukturo “tempa substantivo + predikato + tempa kvantigilo” ludas gravan rolon por la moderna ĉina, tamen la tempa kvantigilo de tiu strukturo ne enhavas daŭr-kvantigilojn havantajn signifon kompare al la tempa substantivo. Tio ĉi pruvas al ni, ke inter la oftecaj kaj daŭraj kvantigiloj ekzistas iuj malsamoj, nelaste ĉar la ofteco povas esti ĉiam konsiderata kiel subordita al la tempa substantivo.
Konkludo
Tiu ĉi artikolo proponis esploron pri la sintaksa strukturo de la moderna ĉina koncerne la tempajn substantivojn kaj la tempajn kvantigilojn, eltirante 5 regulojn. La analizo ebligis al ni kompreni, ke en la sintaksa ordo ĉeestas dominance order kaj recessive order, kie dominance order estas strukturo kiu povas ĉiam sin prezenti, sed ne estas la nura strukturo, kiu povus fari tion. Tio rekonfirmas la regulon, laŭ kiu ne ekzistas strukturoj absolutaj aŭ nemodifeblaj. Tial, ene de la morfologiaj esploroj, ili ludas gravan rolon rilate la karakterizojn de la objekto kaj de la priskribita areo. La sintaksan strukturon ne eblas rigardi kiel nuran linian sinsekvon de gramatikaj elementoj: havi klaran percepton pri la karakterizoj de la diversaj elementoj kaj de la sintaksaj kaj semantikaj rilatoj, kiuj ekzistas inter ili, estas la unua paŝo por prilabori racian analizon de la strukturo. Plie, la analizo de la sintaksaj strukturoj enkarnigas kognajn principojn tipajn de la homa speco.
[1] Shi Liuzhi (2002) difinis la terminojn “tempa substantivo” kaj “tempa kvantigilo” kiel, respektive, “tempa lokalizilo” (时间位置) kaj “tempa mezurilo” (时间称量), enmetante ambaux en la grupon de la “tempaj terminoj” (时间词). Zhu Dexi (1982:43) atentigas tamen, ke “la tempaj terminoj ja esprimas la tempon, sed ne ĉiuj terminoj esprimantaj tempon estas tempaj terminoj”.
La disigo kreita de Shi sxajnas simpla, sed reale oni povas facile konfuzi “tempajn terminojn” kaj “terminojn esprimantajn tempon”, foje uzante ilin malgxuste. Tiuj terminoj estos iel ajn nomitaj “tempaj substantivoj” kaj “tempaj kvantigiloj” por plifaciligi la aferojn.
[2] La simbolo * indikas, ke la ekzemplo estas erara.
[3] La dialektaj ekzemploj venas el Li Rulong (2007:212 – 215).
[4] La strukturo 体宾结构 (strukturo nom-objekta) allasas, kiel objektan komplementon, nom-naturajn elementojn, kiel nomoj, pronomoj kaj numeraloj. La strukturo 谓宾结构 (strukturo predikat-objekta) allasas precipe objektojn predikat-naturajn, do verbajn kaj adjektivajn predikatojn, sed gxi povas akcepti ankaux substantivojn (rimarko de la tradukinto).
[5] Tiaj verboj estas difinitaj anglalingve cross-categorial (兼类), kaj estos jene nomitaj transkategoriaj. (rimarko de la tradukinto)
[6] CPOS indikas “cross-categorial Predicate Object Structure” (兼类谓宾结构 , strukturo transkategoria predikat-objekta); TN indikas “Time Nominals” (时间词, tempaj substantivoj); POS indikas “Predicate Object Structure” (谓宾结构 , predikat-objekta strukturo); Prep indikas “preposition” (介词, prepozicio); NOS indikas “Nominal Object Structure” (体宾结构 strukturo nom-objekta).
[7] Ekzistas tempaj substantivoj kiuj esprimas precizan momenton kaj kiuj estas konsidereblaj ankaux kiel determinita tempodauxro. Ekzemple la 零点de 相约零点 povas esti rigardita kiel iu momento ene de la noktomeza tempodauxro.
[8] Nepras klarigi la jenon: la tempointervalo kaj la precizaj momentoj malsamas ol la dauxr- kaj oftec-kvantigiloj, kiujn ni analizos poste. La membroj de la paroj estas fakte karakterizataj de malsamaj rilatoj. La rilato karakterizanta oftecon kaj dauxron estas de apudmeto, do la loko de la du elementoj de la strukturo povas esti inversigita (kvankam tiumaniere la senco de la frazo sxangxigxas), ekz. “三年一次” (ene de tri jaroj unufoje) kaj “一次三年” (unufoje dum tri jaroj). Sed la paro estigata de tempointervaloj kaj precizaj momentoj havas, male, suborditecan rilaton, kio ne ebligas inversigi la lokon, ekz. “昨天八点半” (hieraux je la oka kaj duono), *“八点半昨天”.
[9] Kompreneble oni povus transloki la adverbon已经 al alia loko antaux la tempa kvantigilo, sed por la mandarina ĉino la legado ne estus tre natura. Ni opinias, ke tio ĉefe dependas de la nivelo de akcepteblo, ne de iu reala nekorekteco de la frazo. Ekzemple, se oni tradukus la saman frazon al la dialekto de Shanghai, aperus neniu problemo tia: 10b) 伊已经三年做了
[10] 不做(ne faru) ĉi-kaze indikas “ĉesu fari”, do inter la “faru” kaj la “ĉesu fari” estas la origino de la konkreta ago. La vera ago tie ĉi, verdire, estas la ĉesado, ne la farado. Ĉesim tamen, kvankam indikante kompletitan situacion, ne indikas agon kiu dauxras en la tempo.
Ekzemple “做了三年” (plenumata jam de 3 jaroj) indikas, ke la ago plu dauxras de tri jaroj, dum “停了三年” (ĉesigita dum tri jaroj) implicas, ke la ago esprimita de 停 (ĉesigi) dauxris tri jarojn, sed nur post gxia kompletigxo. Tiel gxi havas adjektivan rolon.
[11] TQL signifas “Time Quantifier of Length” (时间长度量词, tempa kvantigilo de dauxro); PA signifas “Affirmative Predicate” (肯定性谓语, jesa predikato); PN signifas “Negative Predicate” (否定性谓语, nea predikato)
[12] La topicalizzazione de la tempaj substantivoj kaj de la kvantigiloj estos pritraktita en alia artikolo.
[13] En la ĉina, kiel okazas en la ekzemplo 15, foje la objekta komplemento povas aperi pli antauxe, kaj pro gramatikaj kialoj kaj pro semantikaj kialoj, farigxante la temo de la frazo (rimarko de la tradukinto).
[14] TQF indikas “Time Quantifier of Frequency” (时间频率量词 tempaj kvantigiloj de ofteco); TO indikas “Topicalized Objects” (主题话的真宾语 objektoj topicalizzati)
[15] La 两次 de la ekzemplo 16a povas esti konsiderata kiel modifilo de 相约,t.e. 在零点相约/两次. Gxi povas esti ankaux la modifilo de 在零点相约, do 在零点相约/有两次. Tiuj malsamaj elektoj ne kolizias kun unu alia.
[16] La ekzemplo 16d nepre estu legata kiel 两次/相约在零点, ne kiel 两次相约/在零点.
[17] La 零点 de la ekzemplo 16 indikas la noktomezan tempointervalon, ne la unuopan momenton.
[18] La neo, pri kiu oni parolas ĉi tie, estas sintaksa, do ne temas pri simpla semantika neo. Semantika neo estas en verboj kiel “违约” (rompi traktaton), pro sia signifo neaj, sed el sintaksa vidpunkto certe jesaj, ĉar la rompa ago fakte okazis. La semantika neo male bazigxas sur la uzo de neaj adverboj, kiaj不 kaj 没. Eĉ kiam estas sintaksa neo, ne nepre sin prezentas semantika neo: “他没有违约” (li ne rompis la pakton) signifas, ke la pakto estis observita.
[19] CPOSA “Affirmative Cross-categorial Predicate Object Structure” (肯定兼类谓宾结构 strukturo kun predikata objekto jesa); CPOSN “Negative Cross-categorial Predicate Object Structure” (否定兼类谓宾结构 strukturo kun predikata objekto nea); TQL(Pr) “Possessor Time Quantifier of Lenght” (领有时间长度量词 tempa kvantigilo de dauxro posedanta); TQL(Pm) “Time Quantifier of Lenght Possessum” (从属时间长度量词tempa kvantigilo de dauxro posedata).
[20] NOSA signifas “Affirmative Nominal Object Structure” (肯定体宾结构 strukturo kun noma objekto jesa); NOSN signifas “Negative Nominal Object Structure” (否定体宾结构strukturo kun noma objekto nea).
Tradukis Andrea Armando Casales kaj Roberto Pigro.