Peto pri artikoloj
(limdato: 15 Okt 2012)
Lingvistik' estas revuo en la reto, apogata de la Internacia Universitato de Karlovo (Bulgarujo). Ĝi estas revuo kun lingvista recenzanta grupo, kiu okupiĝas pri ĉiuj rekonataj akademiaj kampoj de lingvistiko. Ĝia specialaĵo estas, ke ĝi aperigas artikolojn en ĉiuj gepatraj lingvoj de la aŭtoroj kaj samtempe kun traduko al la internacia lingvo Esperanto. La unua numero estos tiu de la jaro 2012. Ĉi tiu revuo nun serĉas artikolojn por la unua numero.
Temoj povas esti socilingvistiko, politika lingvistiko, studoj pri difinitaj aspektoj de lingvoj, dialektologio, interlingvistiko, lingva interfero, genera gramatiko, psiĥolingvistiko, lingvo-instruado, ktp. Ja temas pri ekzempla listo, kiu ne celas limigi la temojn de la artikoloj.
Taŭgas same teoriaj esplor-artikoloj, studoj pri kazoj, studoj de aplikata lingvistiko, resumoj pri la stato de la scienco en difinitaj branĉoj de lingvistiko.
La aŭtoro bonvolu verki en sia propra lingvo. La redaktantoj helpos laŭbezone pri la produktado de la versio en Esperanto.
Ni zorgas pri recenzado de la artikoloj fare de samkampaj lingvistoj, pri redaktado kaj pri aperigado.
Gvidlinioj
La artikoloj estos aperigitaj en la formato .pdf, sed la verkintoj bonvolu sendi ilin - je du versioj, unu de kiuj nepre anonima - en la formato .doc (Word 2003), laŭ la jenaj indikoj.
Paĝorandaj spacoj:
- supra/malsupra 5,5 cm - dekstra/maldekstra 4,5 cm;
- interlinia spaco: 1,5;
- spaco en la komenca linio de la unua paĝo: 1cm;
- literspeco (por la teksto): Times New Roman, grandeco 12, en la alfabetoj, en kiu ĝi ekzistas. Simila literaro - eventuale sendenda al la redaktantoj - por la aliaj alfabetoj.
En la unua linio estos la titolo de la artikolo, en grandeco 14, kaj poste - kompreneble nur en unu el la du versioj - la nomo de la verkinto, en grandeco 12.
Kaj la titolo kaj la nomo de la verkinto estos maldekstren ĝustigitaj.
La artikolo enhavu mallongan resumon (ĉirkaŭ 100 vortoj) en la lingvo de la artikolo kaj en almenaŭ unu plia lingvo (angla, franca, itala, novgreka, hispana, portugala, rusa, Esperanto ktp).
Kiom eble, la citita teksto estos en klinita skribo aŭ simila.
Fine de la artikolo, dekstre ĝustigitaj la verkinto enmetu - escepte de la anonima versio - siajn nomon kaj eventualan akademian kunligon, same kiel la propran ret-adreson. Poste estos la bibliografio, por kiu ĉiu verkinto rajtas sekvi la kriteriojn plej uzatajn en lia fako.
Piednotoj estos fine de ĉiu paĝo.
Por la redaktado de la versio en Esperanto oni klopodu sekvi la regulojn haveblajn en http://www.esperanto.be/fel/mon/mon_konv.php .
Por eventualaj problemoj rilate al literspecoj, tabeloj, bildoj ktp., oni kontaktu la redaktantojn ĉe: [email protected].
Por kromaj demandoj koncerne al Lingvistik', bonvolu viziti ties retejon www.lingvistik.weebly.com aŭ skribi al: [email protected].